Ihre Browserversion ist veraltet. Wir empfehlen, Ihren Browser auf die neueste Version zu aktualisieren.

Lingvo internacia

Esperanto? Bona ideo!

Amikoj sur ĉiuj kontinentoj

Historio

 

La historio de la Internacia Lingvo en Sarlando komenciĝas jam baldaŭ post la publikigo (1887) per la unua Esperanto-parolanta kemiisto Hubert Messner el Dillingen, kiu jam en la jaro 1892 abonis la revuo "La Esperantisto" aperanta en Nuremburgo (Nürnberg). Tamen nur post la furoranta unua Kongreso de Esperanto kiu okazis de la jaro 1905 en Bulonjo-sur-Maro ekaperas Esperantistoj en la sarlanda parto de Germanio. Sekve  estu menciataj nur malmultaj ekzemplaj faktoj el la sarlanda Esperanto-movado.

 

1910

La poŝtsekretario Johannes May fondas Esperanto-grupon en Sarbrukeno (Saarbrücken). La instruisto August Fasbender gvidas kurson en Jaegersburgo (Jägersburg). Simile agas August Omlor en St. Ingberto (St. Ingbert). En Valo Frederiko (Friedrichsthal) Alexander Höft kaj Jakob Schenkel lernas la Internacian Lingvon. La unuopa grupoj komence sciis nenion unu pri la alia. Höft kaj Schenkel trafis sur Omlor nur en 1912.

 

1913

En Sarbrukeno fondĝas loka grupo kiuj aliĝas al la Germana Esperanto Asocio.

 

1914 - 1918

La Unua Mondmilito detruas ĉiujn organizajn kaj la plej multajn individuajn kontaktojn kiuj nur post la milito malrapide renoviĝas.

 

1923

La "Esperanto-Ligo Sarregiono" fondiĝas. Sekvas vigla asocia aktiveco kun monataj membrokunvenoj kaj sociaj eventoj en variaj lokoj de la tiama Sarregiono. Oftis ekskursoj kaj renkontoj kun Esperanto-parolantoj el la najbara Palatinato.

 

1933 - 1945

Dum la "Tria Regno" Esperanto malaperas el la ĉirkaŭ publikaj lernejoj kie ĝi estis instruata en Germanio. Ekde 1935 ekzistas dekreto kiu malpermesas la Esperanto-instruon en lernejoj: "La flego de artefarite kreitaj mondhelplingvoj kiel la Esperanto-lingvo ne havas lokon en la nacisocialista ŝtato." En la jaro 1936 ĉiuj asocioj okupiĝantaj pri "artefaritaj lingvoj" estas malfondataj. La privata uzo de Esperanto ne estas malpermesata, tamen  pro tio oni kelkfoje pridemandadas Esperanto-parolantojn. La subpremo daŭras ĝis la fino de la nacisocialista diktaturo en la jaro 1945.

 

1951

En St. Ingberto fondiĝas Sarlanda Esperanto-Ligo. August Omlor, jam konata el la komenco de la sarlanda Esperanto-movado, estas elektata kiel prezidanton, Jakob Schenkel estiĝas sekretario.

 

 

1958

En Homburgo okazas la TEJO-Kongreso.

 

1987

Sarlanda Esperanto-Ligo festas la 100-an datrevenon de la planlingvo Esperanto per granda jubilea Kultura Semajnfino en la Kardinal-Wendel-domo en Blieskastel kaj eldonas festskribaĵon.

 

1990aj jaroj

Oni produktas multe pli ol 100 30-minutaj radielsendojn pri la temoj "Lerni lingvojn" kaj "Esperanto" por la "Malferma Kanalo" de Sarlando kaj 11-parta televidan Esperanto-kurson kiu estas elsendata en la kablokanalo de Sarlando.

Ekde 1998 plifortiĝas la kunlaboro inter la partneraj organizoj el Francio kaj Luksemburgio. El tiu kunlaboro rezultiĝas la fondo de la Sar-Lor-Luks-Unio.

 

2005

Unua lingvoekzameno de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kadre de Kultura Semajnfino.

 

2013

Moviĝo en la domon de la Becker-Meisberger-Instituto en Blieskastel kiu ekde nun funkcias kiel konstanta sidejo de Sarlanda Esperanto-Ligo.

 

2017

La anoj de Sarlanda Esperanto-Ligo decidas dum sia jarkunveno aniĝi en Germana Esperanto-Asocio kie landa asocio. La decido realiĝas je la 1-a de januaro 2018.

 

2018

Sarlanda Esperanto-Ligo organizas la Germanan Esperanto-Kongreson kiel Tri-landan Esperanto-Kongreson kun Espéranto France en Dupontoj (Zweibrücken) sub la gvido de SEL-prezidanto Oliver Walz.