Ihre Browserversion ist veraltet. Wir empfehlen, Ihren Browser auf die neueste Version zu aktualisieren.

Lingvo internacia

16-a Novjara Renkontiĝo en Saarbrücken

Aliĝu nun >>

95-a Germana Esperanto-Kongreso 2018 en Dupontoj (Zweibrücken)

legu pli >>

Esperanto? Bona ideo!

Amikoj sur ĉiuj kontinentoj

Germana Esperanto-Kongreso 2018
 

 

La 95-a Germana Esperanto Kongreso okazos inter la 18-a kaj 21-a de majo 2018 en la belega "Urbo de la rozoj kaj ĉevaloj" - en Du-Pontoj (germane: Zweibrücken).

Ni jam nun elkore invitas vin partopreni tiun kongreson kiu tradicie okazas dum Pentekosto. Ĉi-foje GEK havos sian lokon en Du-Pontoj, malgranda palatinata urbo, nur kelkaj kilometroj for de la franca landlimo. La mallonga distanco al Francio instigas niajn francajn samideanojn samtempe kaj samloke okazigi la Francan Esperanto-Kongreson. Tiamaniere vidiĝos la franc-germana rilato kiu post la dua mondmilito evoluis kaj kreskis ĝis kiam du iamaj malamikaj landoj vere amikiĝis. Do, en 2018 ni ne nur komune kongresumos sed ni ankaŭ festos la franc-germanan amikecon kiel simbolon de internacia kompreniĝo.

Festu kune kun ni kaj aliĝu plej frue! Jam post nelonge vi trovos sur tiu paĝo la koncernan aliĝilon.